Konigi
la mondon al Nepalo, kaj Nepalon al la mondo per Esperanto
Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci
la 11-tagan Internacian Himalajan Renkontiĝon 2011 por konigi
sian landon al alilandaj esperantistoj. Apenaŭ
ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo
rilate al natura, etna kaj kultura diverseco. Partoprenante la
Renkontiĝon, vi havos ŝancon formi vian propran bildon de la lando
kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilokaj esperantistoj kiuj
partoprenos la samajn programerojn. Ni bonvenigas ankaŭ homojn kiuj
volas komenci lerni Eserpanton dum la Renkontiĝo.
La programo estas planita por ke ĝi
taŭgu al ĉiuj aĝgrupoj. Dum via restado, vi loĝos en bonkvalita
hotelo en Katmando kaj en komfortaj gastejoj dum la piedvojaĝo. Ĉiuj
manĝokostoj kaj aliaj similaj kostoj estas inkluzivitaj en la
aliĝokosto, sed ne asekuro. La kotizo estas kalkulita nur por kovri
kostojn, ne por gajni monon. Similaj turismaj servoj kutime kostas
pli multe. Multaj niaj estas servoj faritaj de nepalaj esperantistoj.
Vi pasigos la unuajn kaj lastajn tagojn
de la Renkontiĝo en Katmando valo, kie situas la ĉefurbo de Nepalo.
Ĝian riĉan kulturan pasintecon atestas la tieaj historiaj
distriktoj kaj monumentoj, notinde tiuj de la plej grandaj urboj,
Katmando, Bhaktapuro kaj Patano. Tie vi povos vidi kiel nevaroj kaj
tamangoj, la originaj etnoj de la valo, restas fidelaj al siaj
jarcentaj tradicioj malgraŭ multflanka moderniĝo de la valo.
Ĉi-foje vi povos ekkoni la kulturon kaj vivmanieron de tiuj homoj.
La ĉefa parto de la Renkontiĝo estos
vojaĝo (plejparte piedmarŝo) al la regiono je preskaŭ 20
kilometroj nordoriente kaj oriente de Katmando valo. Dum la marŝado
vi trapasos plurajn lokojn plenajn de vidindaĵoj, inkluzive
Ĉisapani, Nagarkot, Dhulikhel kaj Namo Buddha. Ĉe la horizonto
estos mondfamaj montirceloj de Nepalo, kreantaj majestajn vidojn de
Himalajo.
La piedvojo inter Sundariĵal kaj
Ĉisapani estas plejparte tra neloĝata arbara parto de Ŝivapuri
Nacia Parko. La tereno tie estas kovrita de arbaro kaj punktita de
diversaj sovaĝaj floroj inkluzive rododendron, la nacian floron de
Nepalo. Vi ankaŭ ĝuos vidojn de nigraj simioj, cervoj, moskuloj ktp
kaj diversaj specioj (pli ol 250) de montaraj birdoj. Je la komenco
vi povos observi la vivon kaj kulturon de etna popolo, la tamangoj.
La tamangoj, oni opinias, devenis de Tibeto, kaj ili estas konataj
kiel senafekta kaj honesta popolo. Plejparte ili estas tradicie
terkultivistoj kaj bredistoj. Ili havas distingajn lingvon,
domstilon, vestojn, ornamojn kaj kutimojn, kaj estas aparte famaj pro
siaj ravaj dancoj kaj muziko. La plimulto da ili vivas sur altaj
deklivoj sude aŭ okcidente de la riveroj Bhotekoshi kaj Triŝuli. La
vivo de tiu montpopolo estas modesta, ĉar laboro sur la deklivoj
estas penega. Ilia religio similas al Bon, la antaŭbudhisma doktrino
de Tibeto.
Lumbini estas la naskiĝloko de la
Budho. Fama kolono de Ashoka, Majadevi templo, la lago kie la Budho
naskiĝis kaj ŝtono indikanta la precizan lokon kie li naskiĝis
troviĝas ĉi tie konservitaj. Aliaj famaj najbaraj lokoj estas
Kapilavastu, Ramgram kaj Niglihava.
Aliĝilo
Aliĝilo al la 9-a Internacia Himalaja Renkontiĝo (de la 26a ĝis la 8-a de marto 2011)
Familia nomo: S-ro/S-ino……………………
Persona nomo:………………………………
Adreso:
Telefono (kun kodo):
Profesio/fako:
Naskiĝdato:
Vegetarano: jes/ne
Fumanto: jes/ne
Mi volas loĝi kun: ………..
(bonvolu tajpi aŭ skribi preslitere)
Jen mi aliĝas laŭ la kondiĉoj
presitaj sube sur tiu ĉi flanko. Mi sendas tion ĉi aliĝilon kaj
samtempe pagas la kotizon laŭ la kotiztabelo al la IHR komitato.
Bankkonto: Nepal Esperanto Sangh
550-74775-6, savings account, Nepal Bank Limited, New Road,
Kathmandu, Nepal.
Subskribo………..
Dato:……………….
Kotizo
La kotizo estas 650 usonaj dolaroj por
unu persono.
La menciita kotizo validas por du lita
ĉambro. Se vi deziras unulitan ĉambron (por la tagoj en Katmando),
bv aldoni 100 dolarojn al la menciita sumo. La kotizo inkluzivas
manĝojn kaj loĝadon dum la tuta programperiodo. La programeroj
ŝangeblas pro neatenditaj kialoj. Bv sendi la aliĝilon al Nepala
Esperanto-Asocio kaj samtempe pagi la kotizon. Nepala
Esperanto-Asocio, G.P.O Box: 10518 Kathmandu, Nepal . Telefono:
00977-1-6209877.
Retadresoj: nespa_bharat@hotmail.com,
pos.subedi@gmail.com, luno1962@gmail.com.
Laŭtaga programo
- 26-a de februaro: Alveno kaj enhoteliĝo
- 27-a de februaro: Matena vizito al
Bauddha, Paŝupati Nath, kaj posttagmeza al Patano
- 28-a de februaro: Vizito al Svajambhu
kaj Bhaktapuro
- 1-a de marto: Piedvojaĝo de
Sundarijal al Ĉisapani
- 2-a de marto: Piedvojaĝo de Ĉisapani
al Nagarkot
- 3-a de marto: Piedvojaĝo de Nagarkot
al Dhulikhel
- 4-a de marto: Piedvojaĝo de
Dhulikhel al Namo Buddha kaj ĉirkaŭaĵoj; reveturo al Katmando
- 5-a de marto: Veturo al Lumbini kaj
tranokto
- 6-a de marto: Tranokto en Lumbini
- 7-a de marto: Reveno al Katmando
- 8-a
de marto: Ripozo kaj Internacia Vespero
- 9-a de marto: Forflugo